Diversay tekstoy
en la
internacia lingvo
Repondeculo de tiu TTT-pajo : Michel Clément
Retadreso : mjaclement@hotmail.com
Ni elektis la NHA (Nova Help-alfabeto) por tiuy tekstoy
Enhavo: Ni povas sendi al vi chiuy tekstoyn sub la formo PDF.
3. Chu
la pastro Solis (1832-1903) estis la unua esperantisto en Nordameriko? (verkita
de Max Nadal kay Normand Fleury ).
Albert Saint-Martin (1865-1947)
Esperantisto kay socialista militanto.
(verkita de Max Nadal kay korektita
de Edmund Brent kay Silvano Auclair)
Enkonduko
Verki kay serchi pri la kebekia esperanta movado ye la komenco de la yarcento
ne estas facile pro multay dokumentay malfacilazhoy. Oni povas legi france
la libron de Claude Larivière (1) , sed mankas informoy char oni
ne povas trovi nun la kolektaron de LA LUMO (2) inter 1904 kay 1950. Oni
scias ke fascistoy detruis, en 1935, la arkivoyn de la Laborista Universitato
kiun Saint-Martin kunfondis en 1925. Krome, Larivière menciis ke
estis malfacile por li kolekti informoyn el la familio Saint-Martin pro
ties fireputacio. La Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno) sendis al mi dokumentoyn
pri la agado de tiu chi batalanto kiel partoprenanto de esperantistay Universalay
Kongresoy kay membro de Lingva Komitato: lau S-ro Meyer, Saint-Martin cheestis
nur la Unuan Kongreson. Cetere, oni nun scias ke St-Martin neniam alijis
al SAT.
Albert Saint-Martin kay la esperantista movado
Albert Saint-Martin estis unu el la pley aktivay esperantay batalantoy
en Montrealo inter 1902 kay 1947. Li prelegis, batalis por la lingvo de
la komenco de la yarcento jis sia morto. Inter 1902 kay 1904, li verkis
multe kun Pierre Beauchemin (3) en LA LUMO sub la nomo A. Rembert.
Kiel ni scias, Claude Larivière verkis la ununuran libron pri Albert
Saint-Martin kiu liveris multayn historiayn detaloyn ne nur pri la movado
sed ankau pri la laboristay luktoy kay ties rilatoy kun tiu chi fama socialista
batalanto. Mi do kolektis el la libro de Larivière la chefayn eventoyn
kay la multayn etapoyn de la esperantista agado de tiu viro kiu havis la
idealon transformi la socion unue lau la esperanta interna ideo, due lau
la socialista kay trie lau la marksistay dogmoy.
Albert Frédéric Rambert nomita Saint-Martin naskijis la 1-an
de oktobro 1865 en la montreala laborista kvartalo, Hoshalago. Lia patro
estis Yoseph Rambert, charpentisto, kay lia patrino nomijis Ursula Sara
Yacques; Albert laudire havis du fratoyn kay kvar fratinoyn. Li edzijis
en 1886 kun Emma Marie Dufresne (1863-1934) de kiu li disijis eble inter
1915 kay 1916. Naskijis el tiu geedzeco, du infanoyn: la filon Théode
(1888-1952) kay la filinon Berthe (1891-1980). Tiuy ludis rolon en
la movado: Théode sekretariis en la KLUBO PROGRESO (4) kay Berthe
lernis esperanton frue kay estis la yuna knabino kiu portas lampon disradiiantan
la mesajon "Pri, per, pro, por esperanto" sur la kovrilo de la revuo LA
LUMO. Saint-Martin profesiis kiel stenografo en la Supera Kortumo, la chefan
parton de sia vivo. Liay socialistay agadoy kay bataloy malutilis al la
familia vivo kiam kauzis al li longadaurayn vundoy. Cetere li forlasis
la kristianismon chirkau 1895 tio, kio estis tre grava afero en la tiutempe
katolikega Kebekio.
Eble estis la stenografo Pierre Beauchemin (1869-1952) kiu enkondukis Saint-Martin
al la internacia lingvo. Shaynas ke li lernis rapide char li instruis frue
esperanton chefe en Montrealo kay Maskuto (St-Hyacinthe) kie li prelegis
multfoye. Larivière skribis: "Esperanto estis lingvo yam tre disvastigita
en la laboristay rondoy char ji permesis al laboristoy komuniki trans la
lingvay kay naciay limoy". (5) Dum liay esperantay agadoy, Saint-Martin
estis sekretario en la Laborista Partio kiu estis fondita en 1904-1905
kay li kandidatis baloton de 1905 kontrau la kebekia chefministro, Lomer
Gouin (1861-1929) - li ricevis 13% de la vochoy.
En 1905, li foriris al Europo, kun sia familio kay Pierre Beauchemin, por
cheesti la Unuan Universalan Kongreson de esperanto en Boulogne-sur-Mer.
Plie, oni nomis lin kay Beauchemin membro en la Lingva komitato (6).
Larivière menciis ke Saint-Martin paroladis esperante, france kay
angle dum unu socialista kunveno en 1906; samyare, shaynas. ke li farijis
esperantan diskon. En 1907 li kunfondis la Esperantan Kooperativon por
helpi la malrichayn laboristoyn kay la senlaboruloyn. Dumtempe li alijis
al la Socialista Partio de kiu li farijis la estron en 1914. Saint-Martin
kun kelkay amikoy achetis, en 1910, bienon apud Mont-Laurier (norde de
Montrealo) por fondi kolektivan farmeyon kiun ili nomis LA KANADO. Oni
ne scias chu estis esperantay agadoy tie; incendio okazis kay la
konstruazhoy estis detruitay en 1918. Tiuyare, kiel multay laboristoy kay
tutmonday socialistay batalantoy, Saint-Martin apogis la sovetan revolucion
kay li pensis poste ke tiu chi devis radikaliji sub Trotski. Necesas scii
ke la kebekia socio en tiu tempo estis tre konservema kay netolerema char
la Katolika Eklezio premegis kontrau la intelektay grupoy.
Oni ignoris Albert-Saint-Martin dum multay yaroy post lia morto, kiu alvenis
la 9-an de februaro 1947 kay tial, ke li estis ateisto, oni entombigis
lin en la protestanta tombeyo Hawthorne-Dale (oriente de Montrealo) sub
granda kverko apud belay aceroy.
NOTOY:
(1) Larivière, Claude, Albert Saint-Martin, militant d'avant-garde
(1865-1947), Editions coopératives Albert-Saint-Martin, Montrealo,
1979.
(2) LA LUMO estis la revuo de la kebekia esperantista movado en la komenco
de la yarcento, precize inter 1902 kay 1904 kay post 1960. La administrantoy
de tiu revuo plektis unu grandan reton en la mondo; chirkau 1710 legantoy
en 1902 kay 1730 en 1903 ricevis LA LUMO-n, el kiuy Théo Cart, Carlo
Bourlet, Emile Boirac, Gaston Moch, Louis de Beaufront, Charles Lemaire,
Hector Hodler kay L.L. Zamenhof. En la novembra numero de 1902, ni eksciias
ke la montrealay esperantistay sendis al L.L. Zamenhof fonografon por koni
la veran prononcon char ili lernis esperanton per libroy. Tial, oni eksciis
ke la pastro Solis renkontis al Maskuto, ruson kiu vizitis lin kay kun
kiu li parolis la lingvon la unuan foyon.
(3) Pierre Beauchemin (1860-1952), stenografo, lernis esperanton
de la pastro Solis kun kiu li korespondis; lau la usona historiisto Bill
Maxey li intencis cheesti, en 1908, la Nordamerikan Kongreson sed
li ne povis pro malsano. Li estis unu el pley aktivay esperantistoy en
Kebekio kay Nordameriko. Lau la kebekia historiisto Roger Le Moine en sia
libro Deux loges montréalaises du Grand Orient de France,
(Ottavo, 1991) notis ke Beauchemin estis framosono inter 1902 kay 1924
(li eksijis de la lojo Emancipation en 1910 pro proceso kontrau framosonoy)
kun unu alia esperantisto kay pentristo Ludger Larose (1868-1915). Shaynas
ke almenau 15 framasonoy apogis aktive la esperantistan movadon en Montrealo
ye la komenco de la Yarcento.
(4) La Klubo Progreso kay la Virina Klubo Progreso estis fonditay en 1902.
(5) Larivière...p.32
(6) Privat, Edmond, Historio de la lingvo esperanto, La movado 1900-1927,
Internacia Esperanto-Instituto, Hago, Nederlando, 1927, py. 32-34
LA LUMO
PROPONIS FONETIKAN ALFABETON EN 1904
Ni prezentas la leteroyn skribitayn de Albert Saint-Martin kay L. Zamenhof;
ankau, oni povas legi, post tiuy-chi, la artikolon kiun verkis eble Pierre
Beauchemin; li proponis novan helpalfabeton. Ni uzas por tiu artikolo la
helpalfabeton de la Fundamento; la signo « * » signifos "supersignon".
Pro historiay kialoy, ni ne shanjis la alfabeton de tiu teksto.
Notu ke Michel Clément verkis artikolon pri tiuy fonetikayn proponojn
en la revuo La Gazeto (no 99, la 15-an de marto 2002).
FONETIKA ALFABETO
"je la unua de decembro 1903, nia administranto sendis la jenan
leteron al doktoro zamenhof.
estro mia,
mi estas tre malfelicha. de tri jaroj , mi komencis lerni
esperanton; mia amiko a.p. beauchemin kaj mi mem, tiam decidis preni sur
sin propagandi nian karan lingvon en ameriko. por tio li devis lerni perfekte
la lingvon kaj mi devis fari la polemikon kaj disvastigi la lingvon.
sekve mi fondis "la lumon" kaj "amerikan esperantan kolekton"
kaj elpezis chirkau $800 chiujare; ne calkulante (sic) la enspezojn ricevitajn
ankau mi devis elspezi monon por anoncoj, libroj, vojaghoj, achetoj de
tipoj, k.t.p.; sume, mi certe elspezis malplie $2000.
ne estinte richa, mi devis eltiri tian sumon el mia salajro
kaj hodiau "la lumo" shuldas nenion al kiu ajn, kaj ni baldau havos belan
kolekton de esperantaj libroj.
nun ni devas chesi la eldonon de "la lumo", la organizadon
de la kolekto, la propagandon kaj chio rilate al esperanto, ne pro manko
da mono, au energio, au bonvolo, sed nur tial, ke ni ne povas plu presigi
esperanton, en kanado.
la kanadoj estas tre progresemaj; antau kelkaj jaroj oni elpensis
"linotip" kompostmashinon. kiam mi fondis "la lumon" ceteris ankorau chirkau
40 pro cent da presistoj kanadaj kiuj kompostis per malnova sistemo; baldau
unu post alia sekvis la vojon de l'progreso kaj anstatauis la mankonpostadon
per mashinkompostado kaj hodiau ne ceteras plu da presistoj por presigi
revuon kiel "la lumo" en montrealo, lau la malnova sistemo.
vidinte tion, je la lasta jaro mi provis uzi la "linotipmashinon"
por presigi esperanton, mi cheestis la kompanion "linotip" kaj ili tre
shatinde klarigis al mi ke ech se la kompanio konsentus pretigi matricojn
por la supersignoj sur la literoj, la mashino mem estas tiel konstruata
ke ne sole ghi ne povas uzi ilin sed ankau neniam povos, pro la principo
de la mehanismo. ne volinte estis neniigita tial, mi serchis kaj kun la
helpo de la administranto de la kompanio, kiu estas tre ghentila kaj faris
chion por esperanto, efektive tre bona amiko de nia afero, ni fine suksesis
(sic) trovi serion de literoj, iom pli malgrandan ol "specialan" tipon
uzatan de nia presisto, kaj suksesis (sic), danke al tia tre speciala sistemo,
presigi "la lumon" dum la lasta jaro, sed nur per tiaj tre spaciala tipoj
uzataj nenie, en montrealaj presejoj.
hodiau mia presisto anoncas ke li ne konsentos presigi esperanton
plu, tial ke, ech se mi pagus multe pli da mono por la presigo de la jhurnalo,
tia presigo, estas tiel malfacila, danke al la supersignoj, ke li ne konsentus
"nek por oro nek por arghento" lau lia vorto; kaj mi devas konfesi ke li
estas tute prava: pripensu, chu ni bezonas presigi nur unu supersigno,
la linotipisto devas perdi pli ol unu horon por shanghi la mehanismon de
la mashino. nia presisto diras ke li multe bedauras tion, sed ne povas
plu daurigi la presigadon de nia gazeto.
mi provis trovi alian, sed malprosperis, ne tial ke mi ne
havas monon, au ke ili ne estus tre felicha gajni monon, sed nur tial ke
ili ne povas, kaj neniam povos presigi la supersignojn. Nenia mono, au
metodo, au maniero, au sistemo povas permesi la presigon de la supersignoj.
precipe super la grandaj literoj. oni perfekte scias ke tre ofte la vorto"
neebla" estas uzata por esprimi ke io estas malfacila, sed, presigi supersignojn
en ameriko. danke al la progreso nun enkondukata en presado per la linotipmashinon,
estas tute neebla.
sekvas de tio, ke pro la supersignoj, precipe sur la grandaj
literoj mi ne povas de nun, kaj ne povos plus eldoni "la lumon" au presigi
ech unu linion en esperanto je la unua de januaro 1904.
jen estas la kauzo de mia malfelicho. mi chagrenas multe,
char mi shatus labori pri, per, pro, por esperanto, kaj la lingvo mirinde
disvastighadas en ameriko. efektive, ni sukcesis varbi al nia afero, la
jenajn jhurnalojn: Le sténographe canadien, 2,000 legantoj chirkau;
Le Journal, 16,000 legantoj chirkau; L'Album Universel, 12,000; La Presse,
86,000; Le Rappel, 4,000; Le Combat, 6,000: The Ormstown Bulletin, 8,000;
L'Union de St-Hyacinthe, 11,000; La Justice de Drumonville, 4,000; Le Temps
d'Ottawa, 20,000; Le Passe-Temps, 7,000; Le Samedi, 22,000; La Patrie,
32,000; The Weekly Star, 232,000; Le Trifluvien, 9,000, enhavantajn sume
chirkau 471,000 legantojn.
mi vidis la redaktorojn de tiuj chi jhurnaloj, kaj skribis multajn
artikolojn pri kaj por esperanto, la bienhavantoj de tiuj jhurnaloj
estas amikoj de nia aferto, chu tial ke ili estas mem esperantistoj, au
deziras helpi la aferon chu tial ke ili estas propraj amikoj de mi, kaj
konsentas kaj ech deziras, ne nur enskribi artikolojn favorajn je esperanto,
sed insistas, kelkaj el ili, por instruadi la lingvon, al liaj legantoj,
kelkaj el ili deziras presigi lernolibrojn kaj ilin disdoni donace, kiel
premioj al aliaj legantoj, aliaj donas lecionojn (kun materialo donata
prunte de mi), kaj donas premiojn lotumitajn inter la personojn sendintaj
bonajn tradukojn. sed, bedaurinde, mi ne povas plu presigi supersignojn,
kaj ili mem ne povas.
mi povas presigi esperanton per la fonetika alfabeto, kaj
chiuj jhurnaloj, kaj presistoj, ankau, sed ne la "supersignojn".
mi, do, humile petas de vi, ke vi rajtigu min uzi la fonetikan
alfabeton, anstatau la alfabeto kun supersignoj, ghis kiam mi povos presigi
supersignojn. jen estas la alfabeto: A, B, D, F, G, H, I, J, K, L, M, N,
O, P, R, S, T, U, V. kiel vi rimarkos, ni malaperigas la literojn C kaj
U*, la litero C, ni anstatauus per "TS"; la litero C*, per "TSH"; la litero
G*, ni anstatauus per la literoj "DZH"; la litero H* per "KH"; la litero
J*, per "ZH"; la litero S* per "SH", kaj fine la litero U*, ni ne anstatauus,
tial ke ghi venas preskau chiam post "A", kaj estas tre facila klarigi
ke tiam oni elparolas ghin "AU*".
mi perfekte komprenas ke se ni komencas enkonduki en esperanton,
novan alfabeton, alia enkondukos alian aferon kaj fine oni ne povos sin
interkompreni. la reformo estas tre danghera, kaj mi chiam pensus ke oni
devas akcepti "esperanton" tiel kiel ghi estas, au ne ghin akcepti.
multe da personoj certe trovos la novan sistemon pli malbelan,
ol la nuntempa, kaj certe mi ne kontraudiros la diversajn satojn.
nun se ni forpelas esperanton al ameriko, tial ke oni ne povas
presigi la supersignojn, tio estos tre grava, sed ceteros ankorau Europon.
tamen mi ekscias ke la formo Hachette achetis kelkajn linotipmashinojn,
baldau la presistoj en Europo komencos uzi ilin; kaj tuj kiam la europanoj
komencos estis progresemaj kaj imitos la amerikanojn la pordoj fermigos
por esperanto, kaj fine antau kelkaj jaroj ceteros nur la tre malrichaj
presistoj kiuj povos presigi esperanton.
kun supersignoj, neniu (almenau tre malmulte da malrichaj
presistoj kiuj ankorau praktikas iom da mankonpostado) povas presigi esperanton,
ech kiam ili tion deziras, sen supersignoj, chiuj konsentas, kaj deziras
enpresi en jhurnaloj, nian literaturon.
nun, elektu. de via decido dependas la vivo de "la lumo",
de la "amerika kolekto", kaj de ekzisto de esperanto en norda-ameriko,
kaj baldau en Europo. en tiu demando estas nenia spaco por akademia disputado,
chu supersignoj estas preferindaj, chu ne vi devas chu nin mortigi, chu
permesi ke ni uzu fonetikan alfabeton.
ne estas necese diri al vi ke nia afero multe progresas tie
chi. nia samideano A.P. Beauchemin estis danghera malsana kaj devis resti
hejmen dum ses semajnoj, hodiau li renasighas kaj esperas komenci labori
la venontan semajnon.
ni ricevas iom da leteroj el unuigitaj-statoj, sed ne kelkaj
jhurnaloj skribis al ni, ke ili ne povas presigi esperanton, tial ke ili
ne havas la tipojn.
ni malfermesis alian esperantan kurson, je lundo la sepan
de decembro. ni aranghis paroladon che la studentoj, kaj alian che "la
modern language association", kies mi estas membro de l'komitato.
se vi decidas rajtigi nin uzi la fonetikan alfabeton, mi promesas
sendi al vi, je unu monato post la ricevo de via permeso, ekzempleron de
dek jhurnaloj kanadaj instruantaj la lingvon al ilia legantaro.
se vi decidas nin mortigi, mi deziras al vi plenan sukseson
(sic), kaj aldonas ke mi ne plendas pro mia perdita tempo kaj mono, mi
laboris pro ideo aprobita de mi, mi provis helpi la disvastigado de la
plej bela lingvo iam ludanta sur la homaj lipoj, lau mia opinio, kaj certe
ricevis tiom da plezuro en mia propagandado, ke mi estas tute rekompensata.
estas absolute necese ke mi ricevu respondon de vi, je la
oka de januaro 1904.
esperante ricevi baldauan favoron respondon al mia peto, mi
estas, estro mia,
Via sindona,
A. Saint-Martin
oni proponas ankorau A, B, C, (CH anstatau C*), D, E, F, G,
(DJ anstatau G*), H, (KH anstatau H*), I, (Y anstatau J), (J anstatau J*),
K, L, M, N, O, P, R, S, T, (SH anstatau S*), T, U, V, Z. oni proponas
ankorau anstataui C*, G*, H*, J*, S*, per CH, GH, HH, JH, SH, kaj U anstatau
U*. sed la lasta estos tro kontraufonetika shjanas al chiuj, ke ni kredeble
ne povas ghin akcepti.
je la tridek unua de decembro lasta, ni ricevis de nia estro,
la jenan respondon.
kara sinjoro,
estas granda domagho, ke la presistoj en via urbo nun ne volas
plus presi tekstojn kun leteroj supersignataj. sed tio chi ja tute ne estas
tiel granda malfelicho, kiel vi skribas. ni havas ja tre bone la eblon
presi ankau SEN signetoj, farante tamen NENIAN REFORMON en la lingvo.
en la gramatiko de esperanto (vidu "fundamenta krestomatio"
pagho 254) estas ja KLARE DIRITA la jeno: "presejoj kiuj ne posedas la
literojn C*,G*, H*, J*, S*, U* povas anstatau ili uzi: CH, GH, HH, JH,
SH, U.
sekve, vi povas tre bone de nun presadi "la lumon" kaj la
"amerikan esperantan kolekton" sen signetoj kaj en la junuara numero
de "la lumo" kaj sur la unua pagho de chiu verko klarigi al la legantoj
la kauson kiu devigas vin tion chi fari.
tiamaniere vi povas tute oportune kontentigi viajn presistojn
kaj samtempe ne peki kontrau nia afero. sed se vi dezirus presadi per alfabeto
tute REFORMITA, tio chi estus tre danghera, dangherega pasho, kiu baldau
disfaligus nian tutan aferon.
kun kora saluto,
L. ZAMENHOF
p.s.: al la baldau venonta jaro
mi sendas al vi, gratulon mian kaj deziron de chio plej bona.
L.Z.
aliflanke ni legas en les "commentaires", pagho 172: "Les
typographes qui n'ont pas les lettres accentuées de l'espéranto
peuvent les remplacer par des caractères gras, italiques ou autres;
il suffit que les lettres adoptées soient différentes de
celles qu'on emploie pour le texte général. Une petite note
prévient de la correspondance établie et la difficulté
est levée"
tio estas, oni uzas malsimilajn literojn, por anstataui la
supersignetojn, efektive, en esperantujo oni generale uzadas la lastan
sistemon, ekzemple: en "antaùen esperantistoj", en "chilio esperantista",
en tuta esperantistara oni povas trovi nur unu libron presigitan kun la
alfabeto proponita de sinjoro zamenhof, la libron de sinjoro henry philipps,
chiuj aliaj uzadas la sistemon proponitan de sinjoro de beaufront.
sed, shajnas al ni, je ambau sinjoroj de beaufront kaj zamenhof
kredas ke oni bezonas sistemon, au alfabeton nur por kelkaj tempoj, atendante
la momenton kiam oni povos havi la supersignetojn sed hodiau la demando
tute ne estas tiela oni devas forlasi, la progreso en presado devigas nin
forlasi la supersignetojn, kaj tial ni ne bezonas alfabeton nuntempan,
au kelketempan, sed chiaman.
sekvos de tio ke la demando estas tute nova, kaj ni devas
ghin esplori.
sed, antau tio, ni devas klarigi la principojn, kiuj devas
lumigi nian vojon.
1-ne parolu ni plu pri la supersignetoj.
lau la gusto de kelkaj personoj, ili estas
belaj, lau la opinio de aliaj ili konservas la fizionomion de la vortoj;
aliaj diras ke ili plimallongigas la vortojn, k.t.p.; sed tiuj diroj memorigas
al ni la belan, bonan, belkoloran, elegantan boaton, kiu estis la perfekteco
mem, sed ghi havis nur unu tre malgrandan difekton, t.e. "iri che l'fundo
de la akvo"; tute same la supersignetoj eble estas belaj, bonaj, k.t.p.
sed por la presado ili havas nur unu tre malgrandan difekton, ili estas
praktike nepresigeblaj. ni do, ne devas disputadi pri neebleco.
2- la elektita alfabeto devas esti tute fonetika.
ni anoncas sur la tegmentoj
ke nia lingvo estas fonetika, ke ni havas nur unu literon por unu sono,
kaj reciproke nur unu sonon por unu litero. ni ech kuraghas altiri la atenton
de sampatrilandoj al la nelogikaj literoj "ph", elparolataj "f",
"qu" elparoladataj "K", "X" elparoladata "KS", k.t.p. kaj ni chiam kaj
chie malhumile diras ke che nia lingvo, oni ne havas tiajn sensencajhojn;
nia lingvo internacia estas tute fonetika. do, nur se oni intencus trompi
la mondon, ni devas elekti fonetikan alfabeton.
3- la elektota alfabeto devas esti ne nur por
kiu ne havas nuntempe la literojn kun supersignoj, kaj, kiel en nia nuna
okazo, ne povos ilin havi, en estonteco sed ankau por kiu ajn ne deziras,
au ne volas illin uzadi.
tio estas tre grava por nia afero, kiel la litero de nia administranto
klare elmontras, multaj gazetoj konsentus helpi nin kiam li povas presigi
sen supersignetoj, sed tute rifuzas kiam oni proponas malordigi ilian presejon.
aliflanke, au pli bone, kiel sekvo de tio, la alfabeto devas esti kun literoj
uzataj de chiuj, au preskau.
4- reformo en esperanto estas dangherega pasho kiu povas
disfaligi nian tutan aferon, kaj alfabeto "tute reformita" lau la esprimi
de nia estro, ni ne povas akcepti.
chiuj komprenos ke tial ke ni
bezonas iom enkonduki tiel malgrandan shanghon, kiel eble, almenau esperantistoj
devus ellerni du alfabetojn malsimilajn, kaj tio estus krei tute novan
sistemon. do, faru ni la plej malgrandan reformon.
5- estus bona afero por esperanto, se anstatau
havi du au tri manierojn presigi esperanton ni havus nur unu, kaj por tio
la alfabeto devas esti tiel formata ke chiuj presistoj en la tuta mondo,
povus ghin presigi.
6- chiuj presistoj kiuj ne havas au ne intencas
havi, au ne deziras havi, au ne povas presigi la supersignetojn devus elekti
la saman alfabeton fonetikan, por ke ne estu plu multe ol du sistemoj por
presigi esperanton, tio estas : unu sistemo kun supersignetoj, unu sen
supersignetoj.
nun esploru ni la demandon.
multajn alfabetojn, oni proponis,
por anstataui la signetojn, prezentu ni ilin.
ALFABETO A
a, b, c, C, d, e, f, g, g, G, h, H, i, j, J, k, l, m, n,o, p, r, , S, t,
u, U, v, z. lau tia alfabeto oni skribus; patro nia, kiu estas en la Cielo,
la bona Cevalo, li paliGis, li ruGiGis, la Hemio, arHitekturo, bona bovaJo,
granda Suo, hieraU, ankaU, k.t.p.
ALFABETO B
a, b, c, ch, d, e, f,g, gh, h, i, j, jh, k, l, m, n, o, p, r, s, sh, t,
u, u, v, z. oni skribus: patro nia, kiu estas en la chielo, la bona chevalo,
li palighis, li rughighis, la hhemio, arhhitekturo, bona bovajho, granda
shuo, ankau, hierau.
RIMARKOJ
tiuj du sistemoj povas taugi kiam oni intencas presigi leteron
au circuleron, au kelkajn paghojn, sed kiam oni bezonas eldoni jhurnalon,
presigi tutan kolekton, kaj havi centojn da jhurnaloj kiuj instruadas la
lingvon, tio certe ne povas taugi.
se oni povus tiajn atendignojn elekti ni certe preferus alfabeton
A char ghi estas iom fonetika, sed la lasta, tio estas GH, HH, JH, neniam
oni povas akcepti. en lingvo uzanta la literon "G" por la sono "G" kaj
ankau havanta la literon "H" por la sono "H" neniam oni povas pretendi
ke GH egalsonas G*, ne ankau ke JH egalsonas J*, au HH egalas H*
precize pri JH, J kaj H neniam produktas J*.
tiujn du alfabetojn ni devos forlasi, la unua, tial ke ghi
estas nur kelktempa afero, la dua, kio estas pli grava, tial ke ghi ne
estis fonetika. chu honeste oni povas diri ke nia lingvo estas fonetike
skribita kiam oni skribas GH, HH, JH, kaj elparoladas ilin G*, H*, J*?
neniam.
ALFABETO C
a, b, ts, tsh, d, e, f, h, dzh, h, x, i, j, zh, k, m, n, o, p, r, s, sh,
t, u, w, x, z. lau tia alfabeto, oni skribus; patro nia, kiu estas en la
tshielo, la bona tshevalo, li palidzhis, li rudzhidzhis, la xemio, arxitekturo,
bona bovazho, granda shuo, ankaw, hieraw.
RIMARKOJ
tia alfabeto proponas la aldonon de la literoj W kaj X; sed
ili estas ne utilaj, la litero H oni elparoladas KH chie, kial do, enkonduki
novan literon por anstataui sonon, kiun ni povas skribi KH tute fonetike?
ankau por la litero W, estas nur unu vorto, en esperanto, kie A kaj U oni
elparoladas AU, estas en la vorto "balau", en chiuj aliaj okazoj, oni elparoladas
"AU" kiel "AU*". oni elparoladas nur en unu sono, kiel "AU*", kaj tiam
ni ne bezonas la novan literon "W".
sed oni proponas
alian alfabeton, sen tiaj literoj W kaj X.
ALFABETO
D
a, b, ts, tsh, d, e, f,
g, g, dzh, h, kh, i, j, zh, k, l, m, n, o, p, r, s, sh, t, u, v, z. lau
tia alfabeto ni skribus: patro nia, kiu esta en la tshielo, la bona tshevalo,
li palidzhis, li rudzhidzhis, la khemio, arkhitekturo, nova bovazho, granda
shuo, ankau, hierau.
RIMARKOJ
jen, certe,
estas la plej logika propono jan prezentita. ghi estas preskau fonetika,
tamen oni iom eraras elparolandata "TS". tia litero havas nur unu sono
"TS" kiel en diversaj lingvoj, oni elparoladas ghin. tial ke, en angla
kaj franca lingvoj, ni ne havas la sonon simplan "TS", oni diras ke "TS"
estas elparoladata "TS" sed ne kiel "T" kaj "S", sed "T" en nur unu sono,
metante la langon inter la dentojn: "TS"; do, ni povas konservi "C" kaj
sekve "TSH" farigos "CH", tute fonetike. la kunveno de la esperantistoy
(sic) certe estus elektita tian alfabeton se ni ne povus trovi alian pli
simplan. kvankam ni estas tre "kuradzhemaj", antau ol proponi tian vorton,
ni unue "palidzhus", kaj certe post la propono ni "rudzhidzhus" iom. sed
ekzistas alia sistemo por anstatatui la literon "J*", kaj samtempe la literon
"G*" au "DJ", estas la jenan alfabeto:
ALFABETO E
a, b, c, ch, d, e, f,
g, dj, h, kh, y, j, k, l, m, n, o, p, r, s, sh, t, u, v, z. lau tia alfabeto
ni skribus: patro nia, kiu estas en la chielo, la bona chevalo, li palidjis,
li rudjidjis, la khemio, la arkhitekturo, bona novajo, granda shuo, ankau,
hierau.
RIMARKOJ
en tia alfabeto
estas nur unu malgranda shangho, ni anstatauas la literon "J " per la preskau
tutmonde konata litero "Y", kiu en preskau chiuj lingvoj enhavantaj ghin,
estas elparoladata generale kiel "J ", en esperanto. se ni anstatatuas
"J " per "Y ", la litero "J " ceteras, kiun ni povas uzi por "J " kaj lau
la sama konsekvenco "G" au "DJ " farighas "DJ ". la litero "H", estas elparoladata
"KH", tial ni skribas ghin "KH", tute same por "C*", kaj "S", ili estas
elparoladataj "CH" kaj "SH", do ni skribus ilin " CH" kaj "SH".
tian alfabeton
ni elektas, kaj kunveno de la esperantistoy unuvoche elektis, kay ni de
nun uzados djin.
dji definitive nin liberigas de la supersignetoy sur la literoy.
dji estas la sola tute fonetika.
kiu yam scias supersignatan uzi la supersignetoyn, povas uzi
tiun.
tia alfabeto enkondukas la pley malgrandan reformon nur unu
litero nova, kay tre konata litero.
kiu yam scias supersignata (sic) alfabeton, povas lerni la
fonetikan alfabeton en du minutoj. oni rimarku ke "Y" egalas "J ", kay
tio sufichas.
por ke chiuy, kiuy lernandos la lingvon kun la fonetika alfabeto
povu ankau legi la literaturon kun la supersignetoy. ni anoncos sur chiuy
numeroy de "la lumo" kaj en chiuy chi tieay gazetoy, kiuy instruadas la
lingvon, kay ankau en chiuy ekzempleroy de la "amerika esperanta kolekto"
ke "Y" egalsonas "J ", ke "J " egalsonas "J*", ke "DJ" egalsonas "G*",
"SH" egalsonas "S*", "CH" egalsonas "C*.
tiamaniere en kvin minutoy oni lernos la du alfabetoyn facile.
la chi tieay esperantistoy unuvoche opiniis ke tian alfabeton oni povas
akcepti, char dji ne estas "tute reformita", sed nur "iomete".
LA REDAKTIO
RIMARKOJ: Ni povas rimarki ke tiuj chi tri tekstoj estis malsimilaj. Unue,
Saint-Martin petis helpon kaj solvojn el Zamenhof char la situacio estis
urgha. Dr Zamenhof respondis singarde kaj li diris klare ke la reformoj
proponitaj en la letero de Saint-Martin ne estis akcepteblaj; sed la administrantoj
provas presigi "la lumo-n" kaj "la amerikan kolekton" kun la helpalfabeto
de la Fumendamento. Post la letero de la majstro, shanghis la tonon. La
redakcio, eble Beauchemin lau sia stilo, radikaligis la pozicion de LA
LUMO kaj proponis novan helpalfabeton. Plie, LA LUMO, en la numero de "Yanuaro
kaj Februaro 1904" anoncis tion: "FONETIKA ALFABETO : Pro la situacio,
en kiu ni trovas nin, ne povante plus presigi Esperanton kun supersignitaj
literoj, ni devis akcepti la fonetikan alfabeton. Lau tia alfabeto, oni
anstatauas C* per CH; G* per DJ; H* per KH; J per Y;
J* per J; S* per SH kaj U* per U.". Evidente ne estis nur proponoj chi-tie
sed agoj.
Ankau, ni scias ke L.L.Zamenhof reagis vigle kontrau tiuj pashoj kiuj devas
konduki la esperantan movadon, rekte al aliaj vojoj. Rimarku ke la redakcio
de LA LUMO ne proponis gravajn shanghighojn sed sole fonetikan alfabeton.
Unu jaro post tiu debato, la Unua Kongreso aprobis la Deklaracion pri la
esenco de la esperantismo kaj kreis la Lingvan komitaton; strange,
Beauchemin kaj Saint-Martin cheestis ghin.
Do, chu ni povus hipotezi ke LA LUMO eble malaperigis, post 1904 ghis 1959,
pro akraj debatoj inter la redaktantoj au inter la kebekiaj esperantistoj.
Certe, debatoj ekzistis; en la libro de Larivière (vidu la artikolon
pri Saint-Martin), ni legis ke Beauchemin skribis leteron al T. D. Bouchard
(kebekia politikisto kaj redaktoro de unu liberala jhurnalo) per Occidental;
Chu li estis, fakte, pli reformema ol la montrealaj esperantistoj?
Cetere,
L. Zamenhof aludis tiun debaton en unu leteron al Fruictier je la 3-an
de aprilo 1904: " Kara Sinjoro, Shajnas al mi, ke chiuj esperantaj gazetoj
(krom la sola "LUMO") konprenas nun tre bone la tutan dangheron de reformaj
au plibonigaj proponoj kaj chiuj decidis batali kontrau ghi per chiuj fortoj.
Tial mi pensas, ke la plej bonas estos mortigi chion similan per silentado.
Fari konsorcion mi ne konsilus, char tiam la mondo povis pensi, ke la reformistoj
prezentas grandan kaj gravan partion, sekve tiam ni mem kreus dangheron,
kiu nun ne ekzistas au almenau havas tro malgrandan signifon. Lau mia opinio
la plej bona rimedo por fermi la bushon al chiaj plibonigistoj estos la
publikigo de ia kolektiva Deklaracio. Projekton de tia deklaracio mi sendis
antau 5 semajnoj al la Grupo Pariza. Kun
Kora saluto, Via L. Zamenhof."
CHU LA PASTRO SOLIS (1832-1903) ESTIS LA UNUA
ESPERANTISTO EN NORDAMERIKO?
Kelkay faktoy
François-Xavier-Isaie Soly/Solis naskijis en vilajo (Marieville,
Kebekio - apud Montrealo) la 29-an de yanuaro 1832. Li estis
la filo de Pierre Soly, fandisto, kay de Théodiste Benjamin. Li
lernis en la Pastrolerneyo de Maskuto (50 km de Montrealo) inter 1844 kay
1856 kay pastrijis, la 17-an de mayo 1856 fare de Lia Episkopa Moshto Yvan-Charles
Prince. Li vikariis dum multay yaroy tra la regiono kay en Usono (Worchester
kay West-Gardner, Massachusetts (Usono) inter 1883-1887). Li retirijis
en 1887 en maskutan pastrolerneyon kay poste li lernis, tradukis, korespondis
kay verkis Esperante. Li mortis en 1903 pro akcidento.
Lau dokumentoy (Le Clergé canadien-français kay Histoire
du Séminaire de St-Hyacinthe) el la privatay arkivoy de la Maskuta
Pastrolerneyo, li lernis Esperanton kiam li emeretijis, eble ye 1892, sed
ni ne scias kiu enkondukis lin al la lingvo. Li fondis la revuon
L'ESPERANTISTE CANADIEN kay tradukis kelkayn kebekiayn rakontoyn kay unu
romanon de fama kebekia verkistino, Laure Conan (1845-1924), L'oublié
(La Forgesitulo, 1900), premiitan de la Académie française
(la Franca Akademio); la tradukazho ne estis publikigita. Li korespondis
kun multay esperantistoy kiel René Lemaire, la pastro Grabowky ,
Louis de Beaufront sed, bedaurinde, ni ne havas nur kelkayn dekoyn da leteroy
de tiuy personoy; strange, ni ne trovis korespondazhoyn kun L. Zamenhof
. Fakte, li klopodis por esperanto dum 11 yaroy kay li influis la movadon
en Kebekio kay eble en Norda-Ameriko. Krome, li batalis por la lingvo kiam
la gazeto "La Presse" publikigita la 5-an de aprilo 1899, artikolon de
André Theuriet (1833-1907) (1) kontrau esperanto (tiu-chi artikolo
estis publigikita antaue en la franca gazeto "Le Journal" en 1899); li
vigle respondis en tiu zhurnalo la 8-an de aprilo 1899, kio estis unu el
la multay agadoy de la pastro Solis por Esperanto.
Arkivoy (el la privatay arkivoy de la Maskuta
Pastrolerneyo)
37 dokumentoy
1- 1- Notes
diverses d'espéranto (11 notlibretoy, manuscripto); 2- Lingvo
Internacia, Revue mensuelle, 3 numeroy, 1895-97-99 (1 volumo, 1985-1899);
3- Lingvo internacia, Kvina Yaro, 1900 (188 pajoy, presazho); 4-
Lingvo Internacia, Sesa Yaro, 1901 (156 pajoy, presazho); 5- Lingvo
Internacia, Sepa Yaro, 1902 (144 pajoy, presazho); 6- L'espérantiste,
revue française (5 kayeroy, presazho, 1898-1902); 7- Dictionnaire
Espéranto-français, avec résumé de la grammaire
par LA LUMO, 1903 (3 broshuretoy, presazho); 8- L'espérantiste
canadien (5 unuay numeroy) et La LUMO 1901-1902. (1 kayero,
presazho 1901-1902); 9- Dictionnaire universel de l'espéranto
, L. Zamenhof, Varsovio, 1894 (52 pajoy); 10- Commentaires sur la
grammaire espéranto par L. de Beaufront , Paris, 1902 (2 volumoy,
presazho); 11- L'espéranto en 10 leçons, cours du
Touring-club de France par Théo Cart, Paris, 1902 (72 pajoy, presazho);
12- Premier manuel de la langue auxiliaire espéranto, Paris,
1908 (32 pajoy, presazho); 13- Traduko de la Ekzercaro de la lingvo
internacia esperanto par L. de Beaufront, 1896 (42 pajoy, presazho);
14- Autour de l'espéranto par Camille Aymonier, Paris, 1912
(72 pajoy, presazho); 15- L'espéranto et les langues nationales
par M. le général Sébert, Paris, 1909 (24 pajoy,
presazho); 16- Adresaro de la esperantistoj, Nurmbergo, 1899 (23
pajoy, presazho); 17- Annuaire/Jarlibro, Société pour
la propagation de l'Espéranto (4 broshuroy, 1899-1903); 18- Kia
mistero de Lord Byron par A. Kofman, Nurmberg, 1896 (102 pajoy, presazho);
19- Renaskita Manfred, dramo en tri aktoy de K.R. tradukita de V.
V. de Maynov, Nurmberg, 1891 (18 pajoy, presazho); 20- Stona gasto
traduko de N. Borovko, Adeso, 1895 (30 pajoy, presazho); 21- La negha
blovado, rakonto de A. Pushkin, tradukis de A. Grabowski, 1893 (21
pajoy, presazho); 22- Asik-Kerib, turka rakonteto de M. Lermantov,
tradukis de N. Kusnir, Nurmbergo, 1895 (15 pajoy, presazho); 23- Libro
de l'humorajho de L. de Beaufront, 1900 (208 pajoy, presazho); 24-
Preghareto por Katolikoj, tradukita de L. de Beaufront, 1893 (24
pajyoy, presazho); 25- Cours complet de Volapuk par Aug. Kerckhoffs,
Paris, 1887 (144 pajoy); 26- Jarlibro esperantista de L. Zamenhof,
Uppsala, 1897 (176 pajoy, presazho); 27- Esperanto, manuel complet avec
double dictionnaire, tradukita de L. de Beaufront, 1897 (230 pajoy,
presazho); 28- Hamleto, unua bradfaristo, la slavoy, trois pièces
reliées (136 pajoy, 1894-1898); 29- Echepahto, 1899 (57 pajoy,
presazho); 30- Pour la langue internationale par L. Couturat, 1901
(30 pajoy, presazho); 31- Vocabulaire par ordre alphabétique,
s.d. (1 kayero); 32- Petit drame en deux actes, verkita france de
la pastro F.X. Solis, titolita Polydoctus ou l'Homme savant, s.d.
(5 mashinskribitay kayeroy; 33- La Forgesitulo, rakonto de Laure
Conan tradukita de F. X. Solis (1 kayero, manuskripto 1902-1903); 33-
Demande de reproduction du manuscrit "L'oublié" en espéranto,
en vue de publication, 1987 (1 page); 34- Diversay dosieroy, tradukazhoy,
notoy, artikoloy kay leteroy pri esperanto, s.d. (16 pecoy); 35- Biblio,
1876 (angla); 36- Esperanto, internacia lingvo de Amikeco, Presita
por la Montreala olimpiay ludoy, 1976, Roxboro, Kanada esperanto-Asocio;
37- Kebekia kay Kanada esperantista Kongreso, Maskuto (St-Hyacinthe, Kebekio),
1987.
Notoy:
(1): Artikolo skribita france de Solis al la kebekia gazeto LA PRESSE,
la 8-an de aprilo 1899:
ESPERANTO
St-Hyacinthe, 7 avril
1899
Monsieur le Rédacteur,
Je compte sur votre obligeance et sur votre esprit de justice pour que
vous ( ) l'insertion de ce qui suit dans votre journal "La
Presse". Mon attention a été attirée sur un
écrit, paru d'abord dans un journal français et reproduit
dans "La Presse" ce samedi dernier, 1er avril. Laissez-moi vous dire tout
d'abord que cette date, 1er avril, m'a fait croire un peu que vous vouliez
faire "courir le poisson d'avril" à vos nombreux lecteurs: et l'écrit
lui-même de M. André Theuriet, m'a rappelé cette conversation
de deux paysans, pas plus savants en astronomie que M. Theuriet en "Esperanto".
L'un dit à l'autre: "Dis-moi donc, José, comment ça
se fait-il que le soleil se lève là (à l'est) et se
couche là (à l'ouest) et qu'il revient là (à
l'est) tous les matins? Oh! répond l'autre, ce n'est pas bien difficile
à expliquer ça. Tiens, vois-tu , le soleil se lève
là le matin et se couche là le soir, mais il revient là
pendant la nuit par le même chemin, mais on ne le voit pas parce
qu'il fait trop noir." Mais laissons de côté ces savantes
dissertations, revenons à nos moutons. Je veux parler de l'ineffable
critique que M. Theuriet a cru devoir faire sur la langue internationale
"Esperanto" (lingvo internacia esperanto). Celui qui a étudié
un tant soit peu cette langue, ne peut s'empêcher de trouver bien
cocasse, tout-à-fait irréfléchi et entièrement
hors de question, cet écrit que son auteur (un académicien?)
doit regretter maintenant, car M. de Beaufront (savant linguiste, résidant
à Epernay, département de la Marne, France) lui a répondu
poliment, mais aussi, magistralement, sur le Numéro de février
1899 du journal mensuel, intitulé "L'Espérantiste".Comme,
jusqu'à présent, si je ne me trompe, je suis le seul au Canada
qui ait étudié cette langue internationale "Esperanto" et
qui s'intéresse à sa propagation, j'ai cru qu'il ne fallait
pas laisser penser sans y répondre, cet écrit de M. Theuriet,
afin de replacer à son véritable point de vue, la question
de la langue "Esperanto" qui possède toutes les qualités
requises pour atteindre le but principal de sa création, c'est-à-dire
"pour faciliter les communications internationales". Mais, comme le temps
me manque pour traiter cette question à tous mes points de vue,
je me borne à mettre sous les yeux du lecteur une notice sur cette
langue très facile à apprendre, inexorablement logique, et
d'une simplicité de formation poussée jusqu'à ses
dernières limites. La lecture attentive de cette notice est plus
que suffisante pour démontrer que M. Theuriet a été
bien imprudent et irréfléchi en portant un jugement " a priori"
sur la valeur d'une langue qu'il avoue ne pas connaître et avoir
écrit son opinion sur une simple lecture d'un entrefilet du journal.
Veuillez M. le rédacteur, publier cette notice qui est de nature
à donner une idée juste de cette langue "Esperanto" dont
on commence à parler au Canada. UN ESPERANTISTE. (La notico publigikita
chi-tie, estis la supre citita artikolo de Louis de Beaufront).